Metilenbluo

Mi faris novan profilbildon

Enkonduko

Mi volis krei mian propran (originalan) profilbildon delonge, sed mi ne havas nepre bone determinitajn ideojn aŭ referencojn por fari tion.

La profilbildo

Mia nova profilbildo

Tio estas aksolotlo, kiu portas ĉapelon de fiŝisto kaj trinkas sodakvon (aŭ akvon, mi ankoraŭ ne scias).

Mi kreis ĝin per GIMP, kaj male al tio, pri kio vi povus pensi, ĝi ne estas malfacila uzi. Por tiu bildo, mi ĉefe uzis tavolojn kaj opakecojn (por tavoloj kaj krajono).

La unika detalo, pri kiu mi ne pensis dum la kreado, estis la fakto ke en kelkaj retejoj, profilbildoj estas rondaj, do vi ne povas vidi la fingrojn en mia Github retpaĝo ekzemple. Tamen ne gravas.

Kial aksolotlo?

La aksolotlo eble estas la favorata besto, kiun mi neniam havos, ĉar ĝi bezonas multe da zorgo kaj ĉi tiu zorgo havas koston (mi jam havas hundon por tio).

Mi post lernis, ke oni povas uzi metilenbluon kiel kontraŭstreso kaj desinfektaĵo, danke al Axolotl Passion. Tio estas franca retpaĝaro kreita de fervoruloj, por fervoruloj. Ili donas indikojn pri nutro, akvario, medikamentoj, k.c. Ĉiufoje mi vizitas tiun retpaĝaro, mi komencas malfermi plurajn langetojn kaj delonge legadas la artikolojn.

Uzitaj referencoj

Mi unue provis desegni aksolotlo ekde nul, sed ne estis konkludiga. Mi ne kutimas desegni kun muso, do mi decidis desegni super ĉi tiujn du referencaj bildojn :

Nigra infano trinkanta kun suĉosalmo, kun grandaj okuloj Ĉapelo de fiŝisto

Respondi al tiu artikolo per retpoŝto ↪