Metilenbluo

Kiel elekti tujmesaĝilon?

Enkonduko

Trovi tujmesaĝilon por diskuti kun via familio, amikoj kaj aliaj familiaruloj povas esti malfacile. Tio dependas de viaj bezonoj, ĉu ŝanĝi viajn kutimojn ĝenas vin, via minacomodelado, k.c.

Miaj personaj kriterioj estas la sekvantaj:

  1. Ideale, malferma, ĉar tio permesas rapidajn riparaĵojn kaj pli da malkaŝeco.
  2. Rapido gravas: unu sekundo por sendi mesaĝon estas akceptebla, sed ne kvin aŭ pli (en plej bonaj kondiĉoj kompreneble).

SMS

Simpla, sed vi bezonas unusolan tarifon. Ial mi ne povas sendi MMS-n kiam nur en vifio. Vi ne povas krei grupon, kaj se vi komunikas kun alilandulo, vi povas pagi elspezojn. Klare ne ideala, so mi aldonos trian kriterion:

  1. La aplikaĵo devus permesi al vi komuniki kun iu ajn de ajna lando sentruddevige.

WhatsApp

Verŝajne la plej konata apo kiu respektas la trian kriterion.

Ĝi bezonas vian telefonnumeron. Ĝi havas ĉifradon, sed la ŝlosiloj estas posedataj de Meta Inc., kaj viaj mesaĝoj ankoraŭ transitas tra ĝiaj serviloj. Krome, WhatsApp kolektas multajn nenecesajn informojn.

Tiuj malavantaĝoj ankaŭ aplikiĝas por Messenger.

Unu signifanta detalo, kiu ne koncernas ĉiujn: en Androido, WhatsApp bezonas servojn de Google por la sciigoj. Sed mi malaktivigis ilin, do mi kelkfoje ne havas sciigojn, eĉ se mi rajtigas la apon ruliĝi fone. Tial mi ofte devas ruli ĝin por legi novajn mesaĝojn kiuj ne aperis.

Discord

Discord havas tro da problemojn. Kelkvorte, ĝi kolektas multe pli da datumoj ol necesa, povas nenial forigi vian konton, kaj aldonas kontesteblajn funkciojn, kiuj malrapidigantas vian aparaton.

Kaj lastatempe, Discord, kiu pretendas esti kontraŭ anoncoj, planas aldoni sponsoritajn anoncetojn (archive.is).

Estas solidaj alternativoj kiel Mumble (mi ne uzis ĝin multe, sed almenaŭ la sonkvalito estas bonega), Matrix kaj Revolt.

Se vi ankoraŭ bezonas Discord-n, preferu uzi programaron blokontan spurilojn, kiel ArmCord (komputila) kaj Aliucord (Androido). Tiuj programaroj permesas al vi ankaŭ instali modifikilojn, kaj, teorie, ne respektas regularojn de Discord. Praktike, mi havis neniun problemon.

La problemoj pri datumokolekto alkondukas min al alia postulo:

  1. La aplikaĵo devas respekti mian privatecon. Se realvive la fakto, ke iu aŭdas miajn privatajn diskutadojn kun amiko, ĝenas min, tiuokaze mi ne vidas kial tio ne ĝenus min mesaĝe. Konsekvence ĉifrado estas plivalorigita.

Signal

La plej konata privata alternativo de WhatsApp. Mi uzis ĝin dum unu jaro por babili kun miaj amikoj. Honeste, ĝi funkcias bone, se vi ne forigas la servoj de Google, alie vi ne povos ensaluti.

La similaĵoj kun WhatsApp permesas malpliigi la lernadokurbon.

Session

Varianto de Signal. La ĉefa malsamo estas, ke vi ne bezonas enigi telefonnumeron aŭ uzantnomon. Anstataŭe, ĝi generas unikan identigilon, kiu permesas pli da anonimeco.

Mi pretis uzi ĝin, sed la plej granda problemo, kiun mi renkontis, estis la malrapido de la sendo kaj ricevo de mesaĝoj. Eĉ kun lumfibro kaj proksimaj aparatoj, necesis ĉirkaŭ dek sekundojn por sendi mesaĝojn.

Molly

Alia varianto de Signal, kun novaj funkcioj kiel pasfraza ĉifrado, por ke se iu ŝtelas vian telefonon, ri ne povas legi viajn mesaĝojn aŭ koni viajn kontaktojn.

Tiu apo havas du versiojn : Molly, kiu uzas la ferma kodo de Google kiel Signal, kaj Molly-FOSS, komplete malferma versio. Tiu haveblas en Accrescent, kaj funkcias sen la servoj de Google, do mi povas uzi ĝin senprobleme.

Ĝi pli proksimas de Signal, do la transiro facilis, eĉ post SimpleX. Pli proksima ankaŭ volas diri pli kongrua: vi povas babili kun Signal-uzantoj kaj uzi Signal komputile? La sinkronigo funkcias ĝuste.

SimpleX Chat

Ni iru plu: neniu telefonnumero, neniu unika identigilo generita per aleatoraj nombroj. SimpleX Chat (aŭ SXC) nur uzas dumtempajn identigilojn, kiuj malsamas ĉiufoje ke vi ensalutas. La retpaĝaro proponas klarajn kaj malkaŝajn informojn pri tiuj, kaj pri privateco generale.

Malkiel Session, la mesaĝoj estas senditaj kaj ricevitaj senprokraste. Tamen mi ne havis sciigosonon kiam mi ricevis mesaĝon. Mi povis ripari tion en mia aparata agordoj, sed mi ne memoras ĉu tiu opcio malaktivis defaŭlte. Se vi havas neniun sciigon, t.e. vi devas malfermi la apon por havi ilin, malaktivigu la akumulatoran ŝparilon por tiu apo.

Mi ne provis telefonvokojn, do mi ne povas paroli pri ilia kvalito.

Mi uzis ĝin ne nur por babili kun amikoj, sed ankaŭ por sinkronigi tekstojn kaj dosierojn inter mia telefono kaj miaj komputiloj. Tio pli idealas ol uzi ret-apojn kiel Pushbullet, Google Drive, k.c.

Miaopinie, la sola konsiderinda malavantaĝo estas la fakto, ke vi ne povas uzi la saman profilon en multaj aparatoj, ĉar ne estas kontosistemo. Aŭ vi komunikigas vian telefonon al via komputilo (tio estas dumtempa), aŭ vi kreas alian profilon en via komputilo, kaj tio funkcias bonege. Parolante pri profiloj, krei unu rapidas. Do se vi invitas iun, ri ne devas agordi tutan konton kun telefonnumero aŭ alio. Alia malavantaĝo: ial vi ne povas elŝuti JSON-dosierojn kiujn vi sendas aŭ ricevas.

ĜISDATIGO: dum kelkaj tagoj mi sendis mesaĝojn al amiko pour diskuti, sed li ne respondis (li ĉiam respondas rapide). Mi decidis telefonvoki lin, kaj li klarigis min ke li respondis al miaj mesaĝoj. Stranga. Finfine, mi ricevis ilin, 3 tagoj poste. La sendaĵodato konfirmas lian aserton.

Tiu apa problemo estis neakceptebla, kaj konsekvence mi serĉis alian tujmesaĝilon (Molly).

Conversations

Tiu apo estis mia unua enkonduko al XMPP. Ĝi postulas konton, kun XMPP-adreso. Sed ne maltrankviliĝu, krei konton rapidas, vi nur bezonas solvi kaptilan bildon kun literoj je la fino.

Ĝi funkcias sufiĉe bone kaj havas belan aspekton: tio estas unu el la ĉefaj celoj. Unu malavantaĝo, kiun mi trovis, estis kun bildoj. Kiam vi sendas bildon, via kontakto ricevas ĝin, sed ri devas elŝuti ĝin por vidi ĝin. Se ri forigas ĝin, ri ne aliros plu al ĝi en la aplikaĵo.

Alia malavantaĝo: ne estas komplete multplatforma XMPP-kliento. Ekxemple, por babili kun uzanto de iPhone, tiu devos uzi Monal Im-n aŭ Siskin-n. En Linukso mi uzis Dino-n, ĉar Gajim kaj Psi ne estis vide bela laŭ mi.

Eblas trovi aliajn klientoj ĉi tie.

Estas ankaŭ Quicksy, kiu aspektas kiel Conversations, sed vi kreas konton per via telefonnumero. Plivere, ĝi kreas XMPP-konton kiel via_telefonnumero(po-signo)quicksy.im.

Schildichat (Matrix)

Por iĝi tradukanto por la retejo Privacy Guides, mi devis aliĝi al Matrix-grupo. Mi unue uzis Element-on, sed tiu artikolo de Cadence instigis min provi Schildichat-on.

Ĝi funkcias bone, sed mi ne uzis ĝin multe. Almenaŭ mi ricevas sciigojn senprokraste. Tamen mi ne pensas uzi ĝin kun miaj amikoj.

Konkludo

Trovi tujmesaĝilon (aŭ aplikaĵon generale) povas malfacili, do vi devas iom serĉi laŭ viaj bezonoj.

Se vi volas glatan transiron kaj (verŝajne) konvinki amikojn uzi pli privatan apon, provu Signal-on (aŭ Molly-n).

SimpleX idealas se vi volas tutan anonimecon, sed kaŭze de la problemo kiun mi havis, mi ne povas plu rekomendi ĝin. Krome, vi devas gardi vin kontraŭ rettrompado.

Mi ne parolis pri similaj servoj kiel JamiBriar, ĉar mi neniam uzis ilin.

#tujmesaĝilo #programaro #malferma-kodo

Respondi al tiu artikolo per retpoŝto ↪