Metilenbluo

Utilaj retpaĝaroj

Jen estas retpaĝaroj, kiujn mi trovas tre interesaj, eĉ gravaj.

Anglish

Anglish plivalorigas la lingvistikan purismon (t.e. preferi uzi anglosaksajn dirmanierojn kaj limigi pruntvortojn), sed mi uzas ĝin por persone plibonigi mian anglan vortprovizon. Tio estas iom kiel, en Francio, serĉi francajn vortojn por anstataŭigi anglicismojn.

AlternativeTo

AlternativeTo donas al vi alternativojn al programaroj, aplikaĵoj, videoludoj kaj retpaĝaroj websites.

Ekzemple, vi povas serĉi alternativojn al Adobe Premiere Pro, kaj malpliigi rezultojn uzante filtrojn. Danke al tiuj, vi povas decidi montri nur malfermkodajn programarojn haveblajn por Linukso, aŭ tiuj dediĉataj por vidaj efektoj, senpagaj kaj haveblaj por Vindozo. Strange, vi ne povus samtempe selekti la filtrojn senpaga kaj malfermkoda.

Estas novaĵa kategorio por informiĝi pri novaj programaroj, firmoj aŭ programistoj. RSS-fluo ankaŭ haveblas, kaj tio estas tre ŝatebla.

Chadnet

Chadnet havas aron da artikoloj kaj retpaĝaroj fokusataj pri multaj fakoj : historio, scienco, sano, k.c. Se vi serĉas bonan legadon, vizitu ĝin. Mi konservas ĝin kiel referenco danke al ĝia tabelo de transfuzo kaj sanga donaco.

⚠️ Kelkaj artikoloj ne estas inspektitaj, do vi devas resti singarda.

Cheatography

Cheatography kolektas gvidfoliojn, kiuj estas bildoj, tekstoj kaj skemoj mallonge klarigantaj konceptojn, iom kiel revizoslipoj.

Eĉ se la plimulto estas angla, vi ankoraŭ povas trovi gvidfoliojn en aliaj lingvoj tie.

Codewars

Codewars proponas programarajn problemojn (ankaŭ konata kiel “kataoj”). Ĝi perfektas por trejniĝi, ĉar estas konkreta kaj agrabla. Vi elektas la programlingvojn, kun kiuj vi volas progresi, poste la progresan reĝimon (lerni bazojn, ekzerciĝi kaj ripeti, plirangiĝi). Notu ke vi devas krei konton.

La malfacilo de la kataoj estas esprimata per kyu. Katao kun 3 kyu estos pli kompleksa ol unu kun 5 kyu.

Cobalt.tools

Ĉu vi jam tediĝis ne trovi bonan ilon por elŝuti videojn kaj muzikojn? Mi tediĝegis. cobalt.tools solvas tion. Vi simple algluas ligilon, kaj ĝi helpos al si elŝuti la videon aŭ aŭdion.

Coolors

Coolors generas kvin komplementajn kolorojn por vi. Povas esti tre helpema kiam vi estas kreanto retpaĝarojn, raportojn aŭ nivelojn en Geometry Dash.

Se la kolorpaletro ne kontentigas vin, sed unu aŭ kelkaj koloroj plaĉas al vi, vi povas “rigli” ilin, por ke la sekvantaj paletroj ankaŭ uzas tiujn kolorojn. Fine, kiam paletro konvenas al vi, eblas generi permanentan ligilon por baldaŭ aliri al ĝi.

DeepL

DeepL eble estas la plej konata retpaĝaro en tiu listo, sed mi malgraŭe volis mencii ĝin.

DeepL estas tradukilo kiu, malkiel ĉi tiu de Google, pli bone komprenas idiomaĵojn, dirmanierojn kaj evitas vort-post-vortan tradukaĵon. Evidente ĝi ne perfektas, konsekvence mi indikas kontroli tradukaĵojn per ankaŭ aliaj tradukiloj, kiel LibreTranslate (disroot versio). Mi ŝatas ĉi tiun, ĉar ĝi estas malferkoda kaj facile uzebla kun JavaScript. Tamen ĝi estas pli vort-por-vorta, kaj donas kelkfoje sensensaĵojn. Do restu singarda.

Noto: DeepL ne havas malhelan aspekton, mi uzas Dark Reader por havi ĝin.

Flaticon

Flaticon kolektas vektorigitajn bildojn. Ideala kiam vi bezonas simbolojn, bildojn aŭ emblemojn por video aŭ videoludo. Sed vi devas krediti aŭtorojn.

Estas ankaŭ Freepik (fakte, la firmo Freepik kreis Flaticon), kiu proponas fotojn, videojn kaj modelojn, sed senpaga enhavo estas pli limigita.

Haveibeenpwned

Haveibeenpwned kontrolas ĉu la enigita retadreso troviĝas en datumlikado. Ĝi montros ĉi-kaze la koncernatajn retpaĝarojn kaj vi devos ŝanĝi viajn pasvortojn. Ĝi ankaŭ funkcias kun voknumeroj.

HuggingChat

Ĉu vi ne trovas, ke la respondojn de ChatGPT kelkfoje strangas? Ĉu vi hezitas aboniĝi al GPT-4?

Ŝparu 20$ je monato kaj uzu HuggingChat. Ĝi permesas ne nur elekti AI-n (la defaŭlta, MistralAI, jam estas bonege), sed ankaŭ ĝi generale donas al vi pli bonajn respondojn, kaj havas pli bonan tonon. Krome, vi ne bezonas ensaluti por babili, kaj se vi ĝisiri la mesaĝan limon, vi povas forigi la kuketojn por preteriri ĝin.

La sola malavantaĝo estas ke defaŭlte MistralAI emas respondi kun longaj tekstoj, eĉ se vi petas ĝin doni al vi mallongaj respondoj. Vi povas solvi tion aŭ elektante alian modelon (kiel Gemini) aŭ ŝanĝante la sisteman enigon. Por fari tion, kreu novan babilejo, klaku en la dentrada simbolo apud la modelnomo, poste en la tekstujo, skribu ke vi volas ĝiaj respondoj kiel eble simplaj.

JustDeleteMe

JustDeleteMe informas pri forigo de retkontoj. Ĝi montras malfacilon kaj etapojn, videblajn klakante en "Show Info...". Mi ŝatas tiun retpaĝaron danke al ĝia simpleco. Ekzemple, por forigi Facebook-konton vi bezonas ĉirkaŭiri la agordojn supren-ĝis-malsupren (intence kaŝi opciojn kiel tiuj nomiĝas dark pattern). JustDeleteMe direkte proponas al vi la ĝustan ligilon, en ĉena simbolo.

Kompreneble, ne ĉiuj retpaĝaroj ĉeestas, sed se vi ne trovas unu vi povas kunhelpi.

Ninite

Ninite permesas instali kaj ĝisdatigi pluraj pragramaroj samtempe, rapide kaj facile. Tre utilas kiam vi ĵus aĉetis aŭ rekomencigis komputilon.

Notu ke ĉi tiu servo ne ĉeestas por Vindozon. Por MacOS, estas macapps.link kaj Setapp.

OpenGameArt

OpenGameArt havas plena enhavo senpaga (bildoj, teksturoj, sonoj, muzikoj), kiujn vi povas uzi por videoludoj. Tamen vi devas esti singarda koncerne permesilojn: foje vi devas krediti la aŭtoron, alifoje vi ne rajtas modifiki la enhavon.

Pixabay

Pixabay proponas senaŭtorrajtajn bildojn. Tre utila por ilustri raportojn, retpaĝaroj aŭ videoludojn. Aliaj similaj retpaĝaroj ekzistas, kiel Pexels kaj Unsplash.

Portapps

Portapps kolektas porteblajn programarajn, kiuj bezonas nek ajnan kompleksan instaladon (estas nur unu dosierindiko, nur unu dosierujo enhavanta la programaron kaj la bezonajn dosierojn) nek administrantajn rajtojn. Vi povas ilin konservi en poŝmemorilo kaj uzi en aliaj komputilojn senprobleme.

Estas ankaŭ PortableApps, pli plena sed kun pli specifaj programaroj.

Sample Focus

SampleFocus permesas al vi trovi senaŭtorrajtajn specimensonojn, kaj vi ne bezonas krediti iun ajn. Tamen vi havos limigatan nombro da elŝutoj je semajno.

Spyware Watchdog

Spyware Watchdog kolektas artikolojn, kiuj recenzas popularajn servojn kaj determinas ĉu ili estas spionaj programaroj aŭ ne. Eĉ se ĝia difino de spyware estas iom ekscesa (estas nur mia opinio), ĝi tamen restas fascina sciiĝi, kion programaroj ĉiutage uzataj faras kaŝite.

Wikiwand

Wikiwand permesas legi artikolojn de Vikipedio kun pli moderna kaj tajlorebla interfaco. Vi povas agordi la aspekton, la grandon, la larĝo kaj alliniigon de la teksto. Tio ŝanĝas kompare kun aŭstera (sed sobra) aspekto de Vikipedio.

Krom tio, Wikiwand uzas AI-n por resumi aŭ listi la plej gravajn faktojn pri artikoloj. Vi povas kaŝi tiun panelon klakante en la tripunkto dekstre, poste en “Hide AI brief panel” (eĉ se la teksto estas griza, vi povas klaki en ĝi).

Plie, kromprogramaro ekzistas, kiu aŭtomate redirektas Vikipediaj paĝoj al Wikiwand, sed mi ne rekomendas ĝin, ĉar ĝi kolektas pli da datumoj ol bezonaj (archive). Wikiwand ankaŭ montras anoncetojn se vi ne uzas tiun, do se tio ĝenas vin, uzu anoncoblokilon kiel uBlock Origin aŭ, por iri pli foren, uMatrix.

#reto #malferma-kodo

Respondi al tiu artikolo per retpoŝto ↪